top of page
Bahaa Esperanta Biblioteko

 Jen mi prezentas al vi plurajn el la sanktaj bahaaj skriboj en esperanto. La jenaj skriboj Kitab-i-Aqdas, Gemoj de Diaj Misteroj, Sep Valoj, Kvar Valoj, Masnaví Mubarak kaj la Tabelo de la Sankta Maristo estis tradukitaj de mi, la kreinto de ĉi paĝaro, kaj ili ne ricevis oficialan sankcion de la Universala Domo de Justeco nek estas uzataj de Bahaa Esperanto-Ligo. Pro tio, mi petas al vi ne uzi ilin por oficialaj aferoj, aŭ almenaŭ konsultu la rajtigitajn tadukojn en aliaj naciaj lingvoj. Ĝuu ĉi libraron!

  

Envoku, ho Mia servanto, la versojn de Dio, kiujn ricevis vi, samkiel ili estas envokataj de tiuj proksimiĝintaj al Li, por ke la dolĉeco de Via melodio instigu vian propran animon kaj altiru la korojn de ĉiuj homoj. Kiu tiel citas, en la privateco de sia ĉambro, la versojn revelaciitajn de Dio, kaŭzos la disigantajn anĝelojn de la Ĉiopova disigi foren la bonodoron de la vortoj elbuŝitaj de li kaj faros la koron de ĉiu honestulo altenpulsi. Kvankam li eble, unue, restas nekonscia pri ĝia efekto, tamen la beno de la graco donacita al li nepre devas pli aŭ malpli frue ekinflui je lia animo. Tiaj estas la misteroj de la Revelacio de Dio dekretitaj per la bena Volo de Tiu, Kiu estas la Fonto de potenco kaj saĝo.

 

                                                                     Bahá’u’lláh

Kontaktu min

Kial legi:

 

 "Mergiĝu en la oceanon de miaj paroloj por penetri ĝiajn sekretojn 
kaj malkovri ĉiujn perlojn de saĝeco kaŝitajn en ĝia profundeco." 

 

                    Bahà'u'llàh

el la Skriboj

 

 

 

Religio estas la plej granda instrumento por atingi ordon en la mondo kaj trankvilon de ĉiuj ekzistantaj estaĵoj. La malfortiĝo de la pilastroj de religio kuraĝigis ignorantojn kaj faris ilin memfidaj kaj arogantaj. Vere Mi diras : kio ajn malaltigos la noblan staton de religio tio pligrandigas senzorgecon de malbonuloj, kaj finrezultigas anarkion. …

 

 

Konsideru la civilizacion de la Okcidentaj popoloj - kian maltrankvilon kaj ekscitegon ĝi kaŭzis al la popoloj de la mondo. Oni elpensis inferajn instrumentojn, kaj elmontris tian kruelecon en la detruado de vivo kia estis neniam vidita en la mondo nek aŭdita de nacioj. Estos neeble reformi tiujn fortegajn, ĉionregantajn malbonojn, escepte se la popoloj de la mondo unuiĝos pri difinita principaro aŭ en la ombro de Unu Religio. …

 

 

Ho anaro de Bahá ! Ĉiu el la malkaŝitaj Ordonoj estas potenca fortikaĵo por la defendo de la mondo. - Words of Paradise (Vortoj de Paradizo).

 

 

Vi demandis Min pri la naturo de la animo. Sciu vere, ke la animo estas signo de Dio, ĉiela juvelo, kies realon la plej kleraj homoj ne kapablas kompreni kaj kies misteron neniu menso, eĉ ne la plej sagaca, rajtas esperi iam malkaŝi. Ĝi estas la unua inter ĉiuj kreitaj aĵoj, kiu proklamas la perfektecon de sia Kreinto, rekonas Lian gloron, tenas sin je Lia vero kaj adorkliniĝas antaŭ Li. Se ĝi fidelas al Dio, ĝi reflektos Lian lumon kaj finfine revenos al Li. Sed se ĝi malsukcesas esti lojala al sia Kreinto, ĝi fariĝos viktimo de egoo kaj pasio kaj fine dronos en iliaj profundoj.

                              (Gleanings, 82: 1, p.158-159)

 

 

 

 

"

 Dankon al Dio, ke d-ro Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto. Ĝi posedas ĉiujn eblajn kvalitojn por fariĝi rimedo de internacia interkomunikiĝo. Ĉiuj el ni devas esti kontentaj kaj dankemaj al li por lia nobla penado, ĉar tiumaniere li faris bonan servon al siaj proksimuloj. Per senlaca penado kaj sinoferemo flanke de ĝiaj pioniroj Esperanto fariĝos universala. Tial ĉiu el ni devas studi tiun ĉi lingvon kaj disvastigi ĝin laŭ sia eblo por ke ĝi estu tagon post tago pli vaste konata, por ke ĝi estu akceptita de ĉiuj nacioj kaj registaroj de la mondo, kaj fariĝu parto de la programo en ĉiuj publikaj lernejoj. Mi esperas ke Esperanto estos akceptita kiel lingvo de ĉiuj estontaj internaciaj konferencoj kaj kongresoj, por ke ĉiuj homoj bezonos lerni nur du lingvojn ; unue sian patrolingvon kaj due la lingvon internacian. Tiam perfekta harmonio estos starigita inter ĉiuj popoloj de la mondo. Konsideru kiel malfacile estas hodiaŭ interkomunikiĝi kun diversaj nacioj. Se oni studas eĉ kvindek lingvojn oni ankoraŭ tamen povas vojaĝi tra lando kaj ne koni ĝian lingvon.

 

Tial mi esperas ke ĉiu el vi streĉos ĉiujn siajn fortojn, por ke la lingvo Esperanto larĝe disvastiĝu.

 

Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko

"

Lidja Zamenhof, tadukis bahaajn skribojn

El la Sanktaj Skriboj pri
Helplingvo

 

 

Ho membroj de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare de ĉiuj

surtere kaj adoptu vi same skribon komunan. Dio, vere, igas evidenta al vi el kio vi profitos kaj
ebligos al vi esti sendependaj de aliaj. Li, vere, estas la Plej Malavara, la Ĉion-Scia, la Ĉion-
Konanta. Tio ĉi kaŭzos unuecon, se nur tion kapablus vi kompreni, kaj montriĝos la plej granda ilo
por antaŭenigi harmonion kaj civilizacion, ho ke tion vi perceptu! Ni fiksis du signojn por la
plenkreskeco de la homa raso: la unua, kiu estas la plej firma fundamento, estis skribe konsignita en
aliaj el Niaj Tabeloj, tiakvante ke la dua estis revelaciita en ĉi tiu mirinda Libro. 

 

                               Kitab-i-Aqdas, versiklo 189

 

 

 

"La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo

akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon. 
Kiam tio estos atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon..."  

 

"Tiu vere estas homo, kiu hodiaŭ dediĉas sin al la servo al la tuta homaro... 
Ne gloru sin tiu, kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan homaron. 
La Tero estas nur unu lando, kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj." 

 

                                         Bahá'u'lláh


 

 

"

"

 Antaŭ ĉirkaŭ kvindek jaroj en la Libro Aqdas, Bahá'u'lláh ordonis al popoloj estigi universalan pacon kaj alvokis ĉiujn naciojn al la dia festeno de internacia arbitracio, ke la problemoj de landlimoj, de naciaj honoro kaj posedaĵo, kaj problemoj de grandega signifo estu solvataj de arbitra tribunalo, kaj ke neniu nacio kuraĝu rifuzi obeon al tiamaniere akceptitaj decidoj. Se malkonsento ekestus inter du nacioj ĝi devas esti prezentita al la internacia tribunalo kiu solvos kaj decidos ĝin simile kiel Juĝisto juĝanta aferon inter du individuoj. Se iam iu nacio kuraĝus rompi tian decidon, ĉiuj aliaj nacioi devas leviĝi, por neniigi tiun ĉi ribelon.

  

Ho Miaj servantoj! Se vi malkovrus la kaŝitajn, la senbordajn oceanojn de Mia nedetruebla riĉeco, vi certe taksus la mondon, ja eĉ la tutan kreitaĵon, kiel nenion. Igu la flamon de serĉado bruli en viaj koroj per tia ardo, ke ĝi ebligu al vi atingi Vian plej altan kaj plej majestan celon - la ŝtupon, sur kiu Vi povos proksimiĝi al via Plej-Amata kaj unuiĝi kun Li.

                       (Gleanings, 153: 2, p.323)

"

"

Success! Message received.

bottom of page